Sankta estas por ni la hodiaŭa tago
Sankta estas por ni la hodiaŭa tago. Modesta estas nia kunveno; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi, kaj la vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj kaj urbetoj de la mondo; ne kunvenis regnestroj nek ministroj, por ŝanĝi la politikan karton de la mondo, ne brilas luksaj vestoj kaj multego da imponantaj ordenoj en nia salono, ne bruas pafilegoj ĉirkaŭ la modesta domo, en kiu ni troviĝas; sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema: ĝi estas la sonoj de io granda, kiu nun naskiĝas. Tra la aero flugas misteraj fantomoj; la okuloj ilin ne vidas, sed la animo ilin sentas; ili estas imagoj de tempo estonta, de tempo tute nova. La fantomoj flugos en la mondon, korpiĝos kaj potenciĝos, kaj niaj filoj kaj nepoj ilin vidos, ilin sentos kaj ĝuos.
今日の日は我々にとって神聖なものであります。我々の会合はつつましく、外の世界はこれに気づいておらず、そして、この会合で話される言葉は、世界の街々に電信で送られることもなく、世界情勢に新たなカードを出そうと国家元首や大臣が出席することもありません。我々のサロンにはきらびやかな衣装も、立派な勲章もかがやいてはいません。つつましいこの建物の周りに、祝砲が鳴り響くこともありません。しかし、私たちのサロンの空気には、神秘的な、とても静かな音が――耳では耳では聞き取れなくても、敏感な魂には感じ取れる音が飛びかっています。それは生まれたばかりの、なにか大きなものの音です。サロンの空気には神秘的な幻が飛びかい、目には見えなくても、我々の魂では感じ取ることができます。それは未来の、まったく新しい時代のイメージです。幻は世界中に飛んでゆき、身体をえて、強くなり、我らの子や孫はそれらを目にし、それらを感じ、享受するでしょう。
En la plej malproksima antikveco, kiu jam de longe elviŝiĝis el la memoro de la homaro kaj pri kiu nenia historio konservis al ni eĉ la plej malgrandan dokumenton, la homa familio disiĝis kaj ĝiaj membroj ĉesis kompreni unu la alian....
人類の記憶から忘れ去られ、いかなる歴史記録の断片さえも伝わらぬ太古の昔、ひとつの家族であった人間は離れ離れとなり、家族同士理解することをやめてしまいました……