La tagiĝo 夜明け
Agordu la brustojn, ho nia fratar',
por nova pli vigla jam kanto!
Ĝi sonu potence de montoj al mar',
anoncu al ĉiu dormanto:
Tagiĝo, tagiĝo radias en rond',
la ombroj de nokto forkuras el mond'!
Tagiĝo, tagiĝo radias en rond',
la ombroj de nokto forkuras el mond'!
声を合わせよ仲間たち
歌え新しい歌
山に海に響くように
起きよ見てみよ世界を
Tagiĝo, tagiĝo 日が昇る
夜が地平へ逃げてゆく
Tagiĝo, tagiĝo 日が昇る
夜が地平へ逃げてゆく
Post longa migrado sur dorna la voj',
minacis nin ondoj de l'maro;
sed venkis ni ilin kaj velas kun ĝoj'
al verda haven' de l'homaro.
Post longa batalo, maldolĉa turment',
la verda standardo jam flirtas en vent'.
Post longa batalo, maldolĉa turment',
la verda standardo jam flirtas en vent'.
苦難の道を彷徨いし
我ら波に追われ
ついに至りし約束の
碧き渚の郷
辛き旅路のその先に
我らが錦まみゆれば
辛き旅路のその先に
我らが錦まみゆれば
Se venus ankoraŭ ventegoj, batal',
ni estas jam bone harditaj;
esperon ne venkos la fajro, nek ŝtal',
nek ies perfidoj subitaj.
Nenio en mondo elŝiros ĝin for,
ĝi havas radikojn profunde en kor'.
Nenio en mondo elŝiros ĝin for,
ĝi havas radikojn profunde en kor'.
Ni velas antaŭen kun kredo, fervor',
benante la Majstron por verko,
kaj lian anaron, de plej frua hor'
fidelan al li, ĝis la ĉerko.
La mond' aliiĝos, la temp' pasos for,
sed vivos eterne pri ili memor'.
La mond' aliiĝos, la temp' pasos for,
sed vivos eterne pri ili memor'.
La lingvo benata montriĝis al ni
mirinda donaco ĉiela:
per amo al hejmo, patrujo, naci',
ni flamas en koro fidela.
Kaj same fidelaj al hejma altar',
ni sentas nin filoj de l'tuta homar'.
Kaj same fidelaj al hejma altar',
ni sentas nin filoj de l'tuta homar'.
En ĉiu mondparto, en ĉiu ter-zon',
en koroj de centoj da miloj,
jam vibras por nia saluto reson',
do kantas de l'tero ni filoj:
Tagiĝo, tagiĝo radias en rond',
la ombroj de nokto forkuras el mond'!
Tagiĝo, tagiĝo radias en rond',
la ombroj de nokto forkuras el mond'!